Porto Covo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porto Covo
freguesia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 038  (2011) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 51′ N, 8° 48′ U (mapo)37.851666666667-8.7919444444444Koordinatoj: 37° 51′ N, 8° 48′ U (mapo) [+]
Areo 48,7 km² (4 870 ha) [+]
Porto Covo (Portugalio)
Porto Covo (Portugalio)
DEC
Porto Covo
Porto Covo
Situo de Porto Covo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Porto Covo [+]
vdr
Tipega placeto (en la regiono Alentejo ĉiu domo estas farbita blanke kun blua plinto
Situo de Porto Covo

Porto Covo estas eta vilaĝo en Portugalio kaj unu de la du freguesias de la municipo de Sines, kun 48,73 km² de teritorio kaj nur 1 116 loĝantoj en 2001 (denseco: 22,9 hab/km²). Ĝi situas ĉe la marbordo sude de Lisbono kaj Setubalo. Ĝi estas tre vizitata de multaj turistoj somere, kvankam temas pri tre eta vilaĝo.

La Ilha do Pessegueiro (Insulo de la Persikarbo), kun sia fortikaĵo, formas geografie parton de la teritorio de la freguesia de Porto Covo.

La freguesia de Porto Covo estis fondata la 31an de decembro de 1984, pro sendependiĝo de la freguesia de Sines, kiu ĝis tiam estis la ununura de la municipo samnoma (kiu ĉesis esti tiele el la sep portugalaj municipoj kiuj havis nur unu freguesia en sia teritorio).

Estas kanto de Rui Veloso, kiu ricevis la nomon de tiu freguesia kaj iĝis tre konata inter portugaloj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Strandoj de Porto Covo[redakti | redakti fonton]

Granda Strando

Ĉe la vilaĝo de Porto Covo ekzistas la Granda Strando situa je ĉirkaŭ 160 km sude de Lisbono unu el la plej vizitataj de lokanoj kaj turistoj, konsiderata de multaj kiel la urba strando de la turistoj de Lisbono. Temas pri zorgita kaj senproblema strando.

Krome estas aliaj etaj plaĝoj kiel la Praia do Espingardeiro, Praia Pequena kaj Praia dos Buizinhos etaj sablaj strandoj en la marbordo limigita de klifoj kaj klifetoj, tre agrabla por restado kaj vizitado.