Poseda stato de arkta teritorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkta Oceano.

Laŭ internacia juro, al neniu lando apartenas la norda poluso aŭ la regiono de la arkta oceano kiun ĝi ĉirkaŭas. La ŝtatoj ĉirkaŭ la Arkto, nome Rusio, Usono (pro Alasko), Kanado, Norvegio, kaj Danio (pro Groenlando), havas nur 370 kilometran regionon ekonomian ĉirkaŭ siaj marbordoj.[1]

Post ratifo de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (United Nations Convention on the Law of the Sea), ŝtato havas dek jarojn por peti pli grandan regionon ol la 370-kilometran regionon.[2] Pro tio, Norvegio (ratifinta la konvencion en 1996[3]), Rusio (ratifinta en 1997[3], Kanado (ratifinta en 2003[3]) kaj Danio (ratifinta en 2004[3]) ekstaris projektojn por montri kiujn partojn devas aparteni al iliaj teritorioj. Usono subskribis ĝin sed ne ankoraŭ gin ratifis, tamen George W. Bush petis al la Usona Senato ratifi ĝin la 15-an de majo 2007.[4][5]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]