Povidlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pruna povidlo

Povidlo estas nutraĵo de kaĉa konsistenco, produktata el dolĉaj fruktoj, plej ofte el prunojpiroj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Diference de marmeladoj kaj jamoj la povidlo tradicie estas produktata sen aldono de sukero per kuirado de fruktoj ĝis densiĝo aŭ elbakado sur pledo. Devene oni uzis por produkti povidlon fruktojn sekigitajn. En kelkaj regionoj en la prunan povidlon oni aldonis verdajn nuksojn inkluzive de ŝeloj.

La frukto por produktado de la povidlo devus esti tute maturiĝinta, eventuale ankaŭ jam trairinta tra unuaj noktaj frostetoj, por ke estu pli alta natura enhavo de sukeroj.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La povidlo estas uzata parte rekte kiel dolĉa ŝmiraĵo sur pano aŭ alia bakaĵo, parte kiel dolĉa plenigaĵo en bakaĵojn (buĥto, kuko, frukta knedliko) kaj aliaj nutraĵoj. Ilia uzado esti pli ofta en la pasinteco, kiam longdaŭra povidlo prezentis unu el malmultaj manieroj, kiel longtempe konservi fruktojn.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]