Pozitiva psikologio
La pozitiva psikologio estas akademia disciplino de la fako psikologio, kies precipa celo estas esplori la "bonajn", pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter homoj. Ĝi fokusigas centrajn vivotemojn, kiel feliĉo, optimismo, sekureco, fido, pardono kaj interhoma solidareco, kiuj en la komencaj jardekoj de la fako psikologio, kiu fokusiĝis pri malsanoj, konfliktoj, personaj kaj interhomaj perturboj, estis malmulte atentataj.
Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la neŭrologiaj sciencoj liveris esplorajn rezultojn, kiuj vidigis feliĉon kaj malfeliĉon kiel du sendependaj emociaj sistemoj. Pro tiu ekkono la psikologo Martin Seligman "fondis" la pozitivan psikologion kiel novan branĉon de la akademia psikologio. La vorto priskribas movadon ene de la fakularo pri psikologio (psikologoj, kuracistoj, psikoterapiistoj, sociologoj), kiuj koncentriĝas pri la pozitivaj karakterizaĵoj de la homoj sen fokusiĝi pri iliaj mankoj kaj misoj.
La vortumo pozitiva psikologio ne signifas ke la aliaj branĉoj de psikologioj estus nomataj aŭ juĝataj "negativaj". Ĝi estu aldona vidpunkto, kiu antaŭe tiom eksplicite ankoraŭ ne ekzistis en la fako psikologio, kaj kuraĝigu al pli profunda esploro de la ecoj, kiuj igas la homan vivon pli bona, pli feliĉa, pli sana kaj sume pli vivinda.
Eksteraj ligiloj
- artikolo de Lisa Laurenz: Ressourcen entdecken - Stärken entwickeln. Die Ziele der positiven Psychologie ("malkovri kapablojn, evolui fortojn - la celoj de la pozitiva psikologio"). En la radia kanalo Deutschlandradio la 12-an de januaro 2006 (germanlingve)
- libro de F. Strack, M. Argyle kaj N. Schwarz (eld., 1991): Subjective well-being. An interdisciplinary perspective ("subjektiva bonfarto - interdisciplina perspektivo"). Oksfordo, Anglio: eldonejo Pergamon Press (anglalingve)