Pardono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Pardono laŭ PIV estas

  1. la ago forviŝi el sia menso ofendon, malican senton, koleron kontraŭ persono kulpa kontraŭ la pardonanto (en tiu-ĉi vortuzo temas precipe pri etika, morala termino),
  2. la ago rezigni punon aŭ venĝon pro suferita ofendo aŭ maljustaĵo (en la dua kaj ankaŭ la sekva tria vortuzoj temas pri faka jura termino)
  3. la ago liberigi iun el devigo, nuligi ŝuldon.

Sinonimo al la vorto pardono estas la koncepto de indulgo. La koncepto de pardono estas ŝlosila vorto de la teologio de kristanismo kaj ĝenerale kalkuliĝas inter la precipaj homaj virtoj.[1]


Citaĵo
 Post la demisio de prezidento Nixon, la sekva prezidento Gerald Ford pardonis al li ĉiujn federajn krimojn kiujn li povis fari en sia ofico.[2] 
Citaĵo
 Pardonemeco superas justecon.[3] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La pardono ne nur estas, por kristano, obeo al ordono de lia Sinjoro, sed ankaŭ fonto de sano. Rezulte de trideka sperto de psikologo kaj docento pri psikologio Robert Enright [1] kaj de liaj kunlaborantoj, la perdono, kiu jam estas instrumento de klinika laboro validigita de la studo kaj kapablas malpliigi diversajn disturbojn de la homo, aparte en la hodiaŭa socio, utilas ankaŭ por la sano fizika, mensa kaj emocia. Ne nur: sukcesanto tion praktiki pliigas estimon pri si kaj la esperorojn por la estonto.
  2. artikolo "pardono" en la Reta Vortaro
  3. L. L. Zamenhof (eldono de C. Rogister): Proverbaro esperanta