Praarbaro Badínsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praarbaro Badínsky

Praarbaro BadínskyBadín-a praarbaro (Slovake: Badinský prales) troviĝas en centrala Slovakio, sud-okcidente de urbo Banská Bystrica en montaro Kremnické vrchy. Oni ĝin protektas pro raraj fagaj arbaroj, kiuj ne estis ŝanĝitaj per homa agado. La naturrezervejo estis fondita jam en la jaro 1913. Hodiaŭ la protektita areo de ĉi-rezervejo estas 30,30 ha kaj ŝirma zono estas 123,43 ha. Protektita areo de la praarbaro troviĝas en la marnivelo de 700-850 metroj, ŝirma zono en marnivelo de 620-1025 metroj. Mezproksima varmeco estas 5,5 - 6 Celziaj gradoj kaj kutima multeco de pluveroj atingas nivelon 800-1100 milimetroj. Oni lasis praarbaron por evoluo sen kiaj ajn homajn trafojn(intervenojn).Do, en praarbaro eblas observi ĉiujn evoluajn stadiojn kaj fazojn- plenkreskado, optimo, malapero, aŭ renovigo, maljuniĝo, ĝisvivado. Ĉi-fazoj alternas kaj kreas etaĝajn strukturon de arbara kreskaĵaro. Parto de kreskaĵoj estis detruitaj per vent-kalamito en la jaro 1947- sur ĉi-lokoj kreskas la plej junaj arboj. En praarbaro dominas fagoj, abioj kaj malpli aceroj, fraksinoj kaj ulmoj. En praarbaro troviĝas 55 fagoj kaj 7 abioj pli dikaj ol 100 centimetroj. Regule oni eblas vidi ĉi tie cervojn, ursojn kaj de tempo al tempo ankaŭ lupojn. Birdaro estas tre diversa kaj tre specioriĉa.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.