Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Táplánszentkereszt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Táplánszentkereszt
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Táplánszentkereszt
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Táplánszentkereszt
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
dekanujo Ják
paroĥo zorganta paroĥo en Vasszécseny
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Táplánszentkereszt. La iama mezepoka vilaĝo ricevis la loknomon de patrono de la preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko en tiu loko estis pluraj vilaĝoj, sed inter ili nur 2 havis kirkojn. La plej malnova el tiuj estas la Sankta Kruco konstruita en la unua kvarono de la 13-a jarcento laŭ romanika stilo. La unua mencio okazis en 1334. En la 16-a jarcento la protestantoj (ĉefe kalvinanoj) uzis la preĝejon. En 1741 la preĝejo estis renovigita laŭ baroko, inter 1888 kaj 1896 pligrandigita. La orgeno estis farita en 1876. Interne la muroj estis pentritaj en 1942. En 1988 arkeologoj esploris la kirkon, poste plena renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La eniro povas okazi tra la turo, sed la iama malnova enirejo restis (vidu la malsupran foton!).

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La origina pordo de la preĝejo