Preĝejo Epifanio (Altenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romkatolika kirko de Altenburg

Preĝejo Epifanio (germane: Pfarrkirche Erscheinung des Herrn) estas romkatolika kirko en Altenburg, Germanujo (Frauengasse nr. 24).

Historio[redakti | redakti fonton]

La ejo komence servis kiel varieteo Concordia antaŭ spirituala alidediĉo en la 1950-a jaro. La konsekro eblis en la 24.6.1950. Dum la 1960-aj jaroj Friedrich Preß kreis la ornamon de la interno.

De somero 2008 iĝis aliaranĝo kaj en la 3.1.2010 okazis dua konsekro.

Interno[redakti | redakti fonton]

La nova interno havas laŭbezonan seĝar-disponigon kaj divideblas de la centra navo, ankaŭ dum la vintra hejta sezono. La baptisterio estas ronda havante baptujon. Pli poste troviĝas konfesejo dume ikona kapelo estas pli flanken. Ebligis la novigojn privataj mondonantoj kaj fondaĵo de la banko Sparkasse Altenburger Land. La paroĥa kirko estas la spirita centro por ĉ. 2100 katolikaj kristanoj.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Neugestaltung der katholischen Kirche in Altenburg." - paĝaro de la diocezo de Dresden-Meißen
50.98669912.43924