Preĝejo Koro de Jesuo (Nagybajom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Nagybajom
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Nagybajom
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagybajom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Segesd
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Nagybajom, Templom u. 1.
vdr

La preĝejo Koro de Jesuo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1997) en urbo Nagybajom (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la paroĥa kirko en 1332. Dum dominado de turkoj la loĝantoj elektis la kalvinismon, la restintaj katolikoj ricevis apogojn de monaĥoj. La katolika grupo kun paroĥo estis refondita en 1716. Pli nova, jam baroka kirko estis konstruita ĝuste post 2 jardekoj, sed 1785 ĝi estis trakonstruita kaj baldaŭ ĝi klasikismiĝis, fine en 1904 ĝi estis renovigita. En 1945 la germanoj eksplodigis ĝin, en la saman lokon oni konstruis novan preĝejon inter 1946-1950. Plenaj renovigaj laboroj okazis en la jaroj 1999 kaj 2000. Oni kreis la orgenon en 2002, depost somere ankaŭ koncertoj okazas.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola, antaŭ ĝi ŝtona kruco estas videbla. La strikta fasado estas simetria, tamen dekstre simpla kvadrata kampanilo malreliefas. Inter la navo kaj kampanilo estas interliga mallonga koridoro. La navo ĉe la fasado havas tri arkadojn, malantaŭe la enirejo funkcias. Super la arkadoj estas granda kruco, apude po unu fenestroj. Menciindas la koloraj fenestroj fare de Ágnes Kertészfi.

Kermeso okazas en tago de Koro de Jesuo.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]