Preĝejo Prezento de Sankta Maria (Esztergom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Prezento de Sankta Maria
Kapelo (foje preĝejo) Prezento de Sankta Maria en Esztergom en 2009
Kapelo (foje preĝejo) Prezento de Sankta Maria en Esztergom en 2009
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Esztergom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
paroĥo en Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Esztergom)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Vota preĝejo (aŭ kapelo) Prezento de Sankta Maria estas romkatolika historia monumento en urbo Esztergom.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1737 pesta epidemio okazis en Esztergom, kiu finiĝis ĝuste en tago de Prezento de Sankta Maria. La loĝantoj konstruis votan kapelon kune kun hospitalo, kiu estis preta en 1742. En 1838 la inundo faris detruojn, tial poste plena trakonstruo okazis laŭ planoj de János Packh. En 1970 internaj trakonstruoj okazis. La plena renoviĝo finiĝis en 2017. Nuntempe misiistoj por ciganoj servas en la kapelo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas laŭ la trotuaro inter 2 domoj, kiu iam estis hospitalo, poste loĝejo de maljunaj malriĉuloj. Antaŭ la kapelo krucifikso estas videbla ekde 1896. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la firstotureto altiĝas. Memortabulo prezentas nivelon de la inundo en 1838. En la fasado estas videblaj ankoraŭ 3 fenestroj en la etaĝo kaj 2 blindaj fenestroj en la teretaĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La kapelo en malnova bildkarto
Tabulo montranta nivelon de la inundo