Preĝejo Sankta Anna (Belváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Anna
Preĝejo de Sankta Anna en Belváros-Lipótváros. La apuda moderna konstruaĵo estas telefoncentralo.
Preĝejo de Sankta Anna en Belváros-Lipótváros. La apuda moderna konstruaĵo estas telefoncentralo.
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Belváros-Lipótváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Servita preĝejo de Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1689 servita ordeno alvenis al Pest (urbo), kiuj komence profitis jam superfluan moskeon. En 1717 ili planis konstrui preĝejon, en 1725 abatejon. En 1726 ili aĉetis la nunan placon antaŭ la nuna preĝejo kondiĉe de tio, ke nur monumento povas esti tie. Post 3 jaroj jam estis videbla kolono pri Sankta Maria. La preĝejo pretiĝis en 1732, la abatejo en 1772. En 1849 la armeo de Habsburgoj pafis la urbon Pest, la preĝejo grave difektiĝis. Inter 1871-1874 la abatejo plene renoviĝis, eĉ trakonstruiĝis. En 1945 la konstruaĵoj denove difektiĝis, poste la abatejo plene malkonstruiĝis. Dum la socialismo la ordenoj ne funkciis en Hungario, tial Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Belváros) transprenis la taskojn. La preĝejo estis renovigita en 1947, poste inter 1970-1977 kaj tiam oni konstruis telefoncentralon en la iama loko de la abatejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ placo kaj strato. La fasado estas en la placo. La unusola svelta turo estas meze, kie estas sube la enirejo. Post la turo troviĝas la navo. La fenestroj formas liutojn. Ekstere skulptaĵoj estas videblaj pri sanktuloj.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]