Preĝejo Sankta Antonio (Baja)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Antonio de Padovo
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Baja
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Baja
monaĥejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Baja
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Baja-Kecskemét
Dato de konsekro 1759
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Franciskana preĝejo (kaj ankaŭ monaĥejo) de Sankta Antonio de Padovo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Baja.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post dominado de turkoj franciskanoj alvenis kaj ili konstruis monaĥejon en 1721, poste preĝejon. Ĝi detruiĝis dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. La pli nova ununava preĝejo konstruiĝis en 1728, sed la turo nur en 1763. Tiun turon ankaŭ la fajrobrigado uzis longe. En 1840 pro incendio la tegmento cindriĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekstere skulptaĵo estas videbla pri "Mater Dolorosa". Interne la freskoj pretiĝis en 1950.

Kermeso okazas en la 13-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la preĝejo kaj monaĥejo