Preĝejo Sankta Barbara (Komló)
Paroĥa preĝejo Sankta Barbara | |
---|---|
Preĝejo Sankta Barbara en Komló
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Komló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Komló |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | art Deco |
Konstruado | –1937 |
Specifo | |
Enhaveco | 120 sidlokoj, 100 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Barbara estas romkatolika historia monumento (ekde 2000) en urbo Komló (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En Komló (tiam Comlou) la unua mencio pri paroĥa kirko okazis en 1332. Post dominado de turkoj la paroĥa statuso ĉesis ĝis 1969. La prosperanta minejo konstruis la nun videblan kirkon en 1937. La malgranda orgeno alvenis en 1987, la pli granda en 1994. Malgrandaj renovigaj laboroj okazis en 2004.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas parte laŭ la trotuaro, la fasado estas malsimetria, tamen kun simetriaj elementoj. La tre alta kampanilo altiĝas dekstre. Arkadaj elementoj ligas la kampanilon kun la navo. 3 sonoriloj loĝas en la kampanilo. La navo mem estas simetria, ŝtupoj kuras al la ĉefenireo, kiu estas aparta arkada parto. Interne la muroj ne estas pentritaj.