Preĝejo Sankta Benedikto (Sieber)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Benedikto

LandoGermanio
SituoSieber
- koordinatoj51° 41′ 52″ N, 10° 25′ 22″ O (mapo)51.69771110.42285Koordinatoj: 51° 41′ 52″ N, 10° 25′ 22″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Benedikto (Malsupra Saksio)
Preĝejo Sankta Benedikto (Malsupra Saksio)
DEC
Preĝejo Sankta Benedikto
Preĝejo Sankta Benedikto
Lokigo de Malsupra Saksio en Germanio
Map
Preĝejo Sankta Benedikto
vdr
La Benedikto-preĝejo
La bela interno kirka
Altardetalo

La Preĝejo Sankta Benedikto (germane Benedictuskirche) estas protestantisma preĝejo en Sieber, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La arkitektura juvelaĵo en la vilaĝocentro konstruitis laŭ norda stilo en 1887, estante tute ligna trabfakaĵo. La turo estas 35 metrojn alta, kies horloĝon donacis en 1887 la vilaĝa komunumo. En 1968 riparis ĝin membro de la estraro de la preĝeja komunumo mem, tiel ke ŝi sen iu plendo funkcias precizege ĝis nun.

Ambono, altaro, pupitro, benkaro kaj galerio faritis de la loka ĉarpentisto Karl Reuper. La belegaj kaj buntaj vitraloj supre de la altaro estas verko de la lokulo Karl Bruns. La eksteron oni kovris per harca ardezo. Ankaŭ en niaj tagoj fakuloj admiras la simplan sed efikan konstrumanieron de tiu ĉi kirketo. Ĝi havas tri belsonajn sonorilojn kun granda sonvolumo.

Dum la ILEI-konferenco en julio 2013 okazis tie ĉi diservo en la Lingvo Internacia.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Nova allogaĵo turisma-kultura povas esti konsiderata la en la 2008-a jaro restaŭrita orgeno. Reprenante la historian orgenfasadon de Engelhardt oni novkonstruis ĝin kun 27 registroj kaj pli ol 1500 orgenfajfiloj. Rezulto estis vera koncertorgeno kun riĉa manipuladebleco kaj belega sonkvalito. Ties detala priskribo troviĝas en festlibreto eldonita okaze de la rekonsekro de la nova instrumento.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj sur la vilaĝa retpaĝaro