Preĝejo Sankta Jakobo (Erevano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Jakobo.

Preĝejo Sankta Jakobo (armene : Սուրբ Հակոբ Եկեղեցի; ankaŭ, Sankta Jakobo de Nisibis ) situas en la distrikto Kanaker-Zejtun ene de la limoj de la urbocentro de Erevano , la ĉefurbo de Armenio. Ĝia fratina preĝejo, Surb Astvacacin (ankaŭ Preĝejo Sankta Dipatrino, konstruita en 1695), situas sur monteta pinto nordokcidente vidante la Preĝejon Sankta Jakobo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la detruo de la originala preĝejo pro la Erevana tertremo en 1679 , Sankta Jakobo estis rekonstruita per la donacoj de Hakobjan, riĉa loĝanto de Tbiliso. Funkciante kiel sidejo de la episkopo en 1868, la tombejo gastigis la diocezan lernejon nomatan laŭ Sankta Sahak Partev, sub la administrado de Mesrop Smbatjanc. Dum la sovetia periodo, la kirko estis ŝlosita kaj transformita en magazenon. Ĝi rekomencis funkcii denove kiel religia konstruaĵo en 1990.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La Preĝejo de Sankta Jakobo estas tri-nava baziliko sen kupolo, sed havas ununuran kupolon, kiu kuŝas flanke sur la tegmento. Estas enirejoj al la interno ĉe la sudaj kaj okcidentaj muroj. Komplekse ĉizita enirejo ornamas la okcidentan fasadon, kie estas ĥaĉkaroj datitaj 1504, 1571 kaj 1621 fiksitaj al la muro. La interno de la strukturo enhavas kelkajn murpentraĵojn prezentantajn sanktulojn aplikitajn al la du paroj de kolonoj kaj muroj. La ĉefaltaro situas ĉe la orienta interna muro, kie estas apudaj sakristioj.[1]

Sudokcidente de la preĝejo estas pordego de 1887 kun iu dekoracio videbla supre.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2005) Rediscovering Armenia: Guide, 2‑a eldono, Erevano: Matit Graphic Design Studio, p. 40. ISBN 99941-0-121-8.