Preĝejo Sankta Johano (Winterstein)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano-kirko kun sonorilturo

La en 1855 novkonstruita Preĝejo Sankta Johano estas protestantisma kirko en Winterstein, urbokvartalo okcidenta de Waltershausen, Germanujo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭulaj ejoj[redakti | redakti fonton]

La senjoroj de Winterstein kiel patronoj vilaĝaj aŭdacis jam en 1530 konvertiĝi je protestantismo. Ili posedis sur la kastela areo kapelon privatan kiu ekzistis ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Pro heredaĵdividoj ĝi eksituis ĉe Mittelgut suferanta je kadukeco. Pli malnova ekde la malfrua mezepoko ĉevilaĝrande ekzistinta kapelo troviĝis laŭ informoj de la gotaa historiisto Johann Georg August Galletti sur Erbach-bieno ĉe Schmerbacher-vojo - spuroj de ĝi ne (plu?) ekzistas.[2] Ankaŭ la vilaĝanoj perfortitis konvertiĝi; ili ekparoĥanis je Schwarzhausen. Nur en 1703 Bernhard von Wangenheim jesis konstruon de propra vilaĝa kirko.[3] Unue estiĝis la nova kirko sur grundo apud Burgo Winterstein starante sub la patroneco de Sankta Johano; konsekro faritis en la 24.6.1704. Samtempe aranĝitis por la vilaĝanoj kaj lernejo kaj nova tombejo. La kirko havis tri galeriojn kaj la sekvantajn jarojn oni konstruigis kampanilon kaj venigis belegan sonorilon. Tamen jam en 1850 la ejo damaĝitis pro konstruaj difektegoj (per lignodetrua fungo?) kaj malkonstruitis ĝis la fundamentoj.

Starigo de nova kirko meze de la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Interno

Ĝis 1855 venis simpla hala kirko en kiun oni enmuntis orgenon originantan el la kastela kapelo. En la altarejo kreitis ankaŭ eta kripto funebra por la kastelposedanto. Entombigitaj tie estas Heinrich Bernhard von Wangenheim kun edzino kaj Adam Adolph von Wangenheim (1679-1744). La postaj entombigoj okazis ĉe la norde najbaranta Wangenheim-maŭzoleeto hereda. En la 1.7.1905 la komunumo ekmemstaris. La unua paroĥestro vinterŝtajna noniĝis Meng: sed li restis surloke nur dum du jaroj insistante pri ricevo de propra paroĥestrejo. En 1909 tio realiĝis; en ĝi loĝis ĝis 1920 pastoro Hans Munck.[4]

Paroĥestroj[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de la ĝis 1993 deĵorantaj paroĥestroj respektive postaj animzorgantoj:

  • 1905–1907: paroĥestro Meng
  • 1911–1920: paroĥestro Munk
  • 1920–1928: paroĥestro Rodenburg
  • 1928–1933: paroĥestro Siegel
  • 1933–1941: paroĥestro Geldermann
  • 1941–1946: paroĥestro Marx
  • 1946–1956: paroĥestro Kästner
  • 1956–1960: paroĥestro Erdmann
  • 1961–1968: paroĥestro Hertrampf
  • 1970–1982: paroĥestro Greim
  • 1982–1993: paroĥestro Nagel
  • ekde 2011: paroĥestrino Kleditz

Konstruaĵo kaj orgeno[redakti | redakti fonton]

La orgeno

Tempas pri simpla halokirko kun ligna barelvolbo. Ĉirkaŭanta galerio ankaŭ ĉirkaŭprenas la orgenon.[5] El ĝiaj pupitra tegmento brika elstaras la sonorilturo kovrita ardeze. La kirko havas ruĝan groptegmenton kun relative granda, okangula firstotureto, turglobo kaj surmetita kruco. Ĉekupole estas ekstera sonorilo. La enirejo kirka estas tra eta antaŭĉambro ĉe la ardezita suda gablo. Ene estas ok altaj fenestroj ĉe la horizontalaj flankoj.

La orgenon faris la firmao de Friedrich Knauf el Bad Tabarz; surloke ĝi instalitis 1856. Antaŭula instrumento estis orgeno el la 18-a jarcento de la iama kastela kapelo. Post Turniĝo Hey el Urspringen povis fari la necesajn riparadojn.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. U. Sareik, S. Ortmann, K. Sturm: Denkmale des Kreises Gotha, Erfurt/Gotha 1987, p. 98
  2. Paul Lehfeldt (eld.): Amtsgerichtsbezirke Tenneberg, Thal und Wangenheim (=Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Herzogthum Sachsen-Coburg und Gotha. Bd. 2. Justizamt Walterhausen, kajero XI), Verlag Gustav Fischer, Jena 1891, p. 92–95
  3. Hartmut Ellrich i.a.: Die Kirchen der Superintendentur Waltershausen-Ohrdruf, Vajmaro 2005, p. 91-92
  4. Karl-Heinz Pfuch: Winterstein. Bilder, Geschichten und Geschichte (Jubiläumsschrift zur 750-Jahr-Feier), Winterstein 1996, p. 40-43
  5. Visitenkarte der Wintersteiner St. Johannis-Kirche
  6. Ellrich 2005, p. 138
50.88416666666710.455555555556