Preĝejo Sankta Kruco (Szombathely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golgota preĝejo Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La golgota preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Szombathely.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kalvaria preĝejo estis konstruita en nekonata tempo. La unua mencio okazis en 1730. Ĝi estis plurfoje trakonstruita, lastfoje en 1903. Apud la kirko la karmelanoj konstruis monaĥejon. La monaĥinoj estis forigitaj en 1950, poste la monaĥejo estis ŝtata oficejo. Depost fino de la socialismo la eklezio rericevis la konstruaĵon. En 1992 la monaĥejo estis pligrandigita, la nuna funkcio estas katolika akademio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sur montetopinto kune kun la monaĥejo. El la piedo de la monteto kuras ŝtupara vojeto al la preĝejo, apude estas videblaj la 14 stacioj. Estas ankaŭ pli kruda, pli mallonga ŝtupara vojeto, sed sen stacioj. Fine de la vojeto estas enirejo de la preĝejo. La preĝejo havas 2 kvadratajn turojn, sed en la malantaŭa fasado. Post la turoj la etaĝa monaĥejo aliĝas, sed flanke estas ankaŭ aliaj, plejparte teretaĝaj monaĥejaj konstruaĵoj.

Kermeso okazas en la 14-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.