Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Matiaso (Eischleben)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Matiaso-kirko en Eischleben

La evangelia Kirko Sankta Matiaso (germane: Dorfkirche St. Matthias) troviĝas en Eischleben, parto de la komunumo Amt Wachsenburg.

Antaŭa kapelo

[redakti | redakti fonton]

En dokumento de la monakejo Fulda el la 796-a jaro menciitis unuafoje la nomo Eischleben. La benediktana abatejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Erfurto havis posedaĵojn en Eischleben. La benediktanoj estis stariginta kapelon sub la patroneco de Sankta Petro proksime de la enfluo de la rivero Wipfra en la riveron Gera. Tiu ĉi kirketo estis spirita centro ĝis la finkonstruo de la nova, pli granda kirko.

La Sinjoroj de Kranichfeld venigis dokumenton al la monakeja kirko de Ichtershausen en 1317 kaj rezignis en 1326 pri la patronecrajtoj en Eischleben: el tio oni povas facile konkludi pri ekzisto de preĝejo en Eischleben.

La antaŭula konstruaĵo estis el ligno. Ĉirkaŭ la jaro 1448-a estiĝis alikonstruoj malfruromanikaj. La Tridekjara milito kaŭzis damaĝojn, kaj en 1642 la kirko tute detruitis fare de la batalantoj de Hatzfeld (Hatzfeldsches Kriegsvolk).

En 1744 estis granda alikonstruo kiu donis al la konstruaĵon ĝian nunan aspekton. Post aliaj alikonstruoj la suda vando terenfalis en 1864. Ene troviĝas en la mezo tri bildoj de Jesuo en rektangula kadro (18-a jarcento) kaj duetaĝaj galerioj ĉe tri flankoj. Oriente estas la ambonaltaro, okcidente la orgenfasado (18-a jarcento). La navo havas barelvolbon dufoje interrompitan. La teretaĝo sub la turo havas ebenan plafonon el ligno. En la iama ĥorejo (nuna uzo kiel sakristio) troviĝas murpentraĵoj el la 17-a jarcento kaj romparka niĉo ĉe la eosta vando.

Nur post la Turniĝo la komunumo solene nomitis por Sankta Matiaso, en la jaro 2000-a. En 2003 renovitis la sonorilaro. En 2008 komenciĝis ĝeneralaj restaŭradlaboroj kaj la tuto nove tegmentitis per ardezo. En 2012 la fundamentoj nove kontrolitis kiel ankaŭ la sonorilturo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Georg Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 243

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo