Preĝejo Sankta Zoravor (Erevano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preĝejo Sankta Zoravor (armene: Զորավոր Սուրբ Աստվածածին եկեղեցի; antaŭe Sankta Dipatrino) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj de Erevano (Armenio). Komence, ĝi estis nomita "Sankta Dipatrino", sed poste oni renomis ĝin Sankta Zoravor, plej verŝajne honore al sankta Vardan Mamikonjan. La preĝejo situas en la distrikto Ŝaharo de malnova urboparto de Erevano kie la tombo kaj la kapelo de Ananias de Damasko antaŭe troviĝis[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 17-a jarcento, monaĥo Movses Sjuneci konstruis monaĥejan komplekson kun la financa subteno de la loĝantoj de Erevano. La komplekso konsistis el la preĝejo Sankta Dipatrino, la kapelo de Sankta Ananias, same kiel ĉambroj por la membroj de la parokanaro kaj la prelata konstruaĵo, ĉio enfermita kun fortikigitaj muroj. Monaĥeja lernejo estis malfermita ankaŭ ene de la komplekso. La konstruado de la monaĥejo okazis dum la regado de Filipo la 1-a de Armenio (Pilipos), la Katolikoso (1632–1635). Tamen la nove konstruita monaĥejo ne daŭris longe. Ĝi estis tute detruita de la tertremo en 1679.

La nuntempa preĝejo Surp Zoravor Astvacacin estis konstruita en 1693-1694, sur la sama loko de la ruinigita monaĥejo, danke al la donaco de Ĥoja Panos, kiu estis unu el la plej riĉaj loĝantoj de Erevano. Laŭ surskribo registrita 100 jarojn post ĝia konstruado, la preĝejo estis renovigita de Gabriel Harjurapet dum la regado de Katolikoso Luko la 1-a.

La preĝejo estas tri-nava bazilika tipo sen kupolo. Sur la orienta flanko de la preĝhalo estas la ĉefaltaro kun sakristioj ĉe la nordaj kaj sudaj anguloj. Arkitekture la internaj kaj eksteraj ecoj de la preĝejo estas karakterizitaj per frapa simpleco. Iagrade la tri-volba verando en la okcidenta parto de la preĝejo kun ornamaj kolonoj donas grandan vivecon. Sur la plataj partoj de la eksteraj muroj estas bele ĉizitaj ĥaĉkaroj (krucŝtonoj) devenantaj de la 17-a jarcento.

En 1889, la Kapelo de la Sankta Ananias estis konstruita sur la nordorienta flanko de la preĝejo, kun ŝtuparo kondukanta al la tombejo de Sankta Ananias sur ĝia orienta flanko.

Post servado al malsamaj celoj dum la jaroj de la sovetia regado, la preĝejo Surp Zoravor Astvacacin estis finfine redonita al la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin de la Armena Apostola Eklezio dum la 1970-aj jaroj, kiam ĝi estis tute renovigita. La dekadencaj kaj falantaj partoj de la muroj kaj tegmentoj estis riparitaj kaj restarigitaj, ĥorejo estis aldonita, kaj nova domo estis konstruita por la pastroj. La kapelo de sankta Ananias ankaŭ estis renovigita.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]