Preĝejo Sanktaj Laŭrenco kaj Bartolomeo (Bramberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
romkatolika paroĥa kirko de Bramberg am Wildkogel
vido de la ĉefaltaro

La preĝejo Sanktaj Laŭrenco kaj Bartolomeo (germane Pfarrkirche Bramberg) troviĝas ĉe la norda rando de Bramberg am Wildkogel, Aŭstrio, estante romkatolika paroĥa kirko. Ĝi apartenas al la dekanujo de Stuhlfelden kaj estas monumentprotektotaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Samloke atestiĝis kirko dokumente jam en la 1243-a jaro, do verŝajnas ekzisto de mezepoka paroĥo. La nuna malfrugotika konstruaĵo estiĝis inter 1505 kaj 1511. Alvenis en 1741 sakristio kaj inter 1887 kaj 1889 la longa navo pligrandiĝis kiel ankaŭ la sakristio. Restaŭradlaboroj okazis en 1929 kaj 1962.

Arkitekturo kaj meblaro[redakti | redakti fonton]

La ununava, malfrugotika vandpilastra kirko ĉirkaŭata estas de tombejo.

La ĉefaltaro de 1765 montras la torturojn de Laŭrenco de Romo kiun pentris Max Poosch en 1938. Fragmento de ĉefaltara bildo pri la sama temo de la pentristo Johann Michael Kreuzer ne publike eksponiĝas post bruldamaĝo en 1937. La supra artaĵo rakontas la vivon de la martiro kaj apostolo Bartolomeo, verko de Johann Michael Kreuzer el la 1765-a jaro.

La orgenon konstruis Matthäus Mauracher en 1892.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986. Bramberg am Wildkogel, Pfarrkirche Hll. Laurentius und Bartholomäus, mit Grundrissdarstellung, Totenkapelle nordwestlich der Pfarrkirche, Pfarrhof, p. 56–58.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.2734212.34635