Preĝejo Johano Baptisto (Târgu Mureș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paroĥa preĝejo de
Johano Baptisto
Paroĥa preĝejo de Johano Baptisto en Târgu Mureș
Paroĥa preĝejo de Johano Baptisto en Târgu Mureș
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Târgu Mureș
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Dato de konsekro 1750
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17281768
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

Preĝejo de Johano Baptisto estas romkatolika preĝejo en Rumanio, en urbo Târgu Mureș, en la urbocentro. Tiu preĝejo estas la plej granda romkatolika preĝejo de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la kirko okazis en 1323 en latina formo "Novum Forum Siculorum" en la tiutempa Hungara reĝlando. Dum la religiaj konfliktoj la preĝejo detruiĝis, eĉ la romkatolika eklezio ĉesis tie funkcii. Jezuitoj alvenis en 1702, kiuj konstruis kapelon en 1705. Poste ili konstruis la nunan preĝejon ekde 1728. La ornamaj fenestrobildoj pretiĝis en 1896, la plafonaj bildoj en 1900. En 1930 la preĝejo renoviĝis. Ekde 2005 ankaŭ katolika muzeo ekfunkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas laŭ la trotuaro havanta 2 turojn kaj tureton. La turoparo havas skulptaĵojn pri Ignaco Lojola kaj Francisco Xavier. Apud la navo 3 flankaltaroj troviĝas: Ladislao la 1-a (Hungario), Sankta Jozefo kaj Johano Nepomuko. La ĉefaltaro pretiĝis en 1755 kaj prezentas baptan ceremonion de Jesuo.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]