Preĝejo de sankta Leonardo (Mušov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de sankta Leonardo
ĉeĥe: Kostel svatého Linharta
preĝejo
Vido de nordokcidento
Oficiala nomo: Preĝejo de sankta Leonardo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Pasohlávky
Historia regiono Moravio
Parto de Mušov
Situo Preĝejo de sankta Leonardo
 - koordinatoj 48° 53′ 45″ N 16° 36′ 00″ O / 48.89583 °N, 16.60000 °O / 48.89583; 16.60000 (mapo)
Konstruado 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Uzado neuzata, kadukiĝanta
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Church of Saint Leonard (Mušov)
Portalo pri Ĉeĥio

Preĝejo de sankta Leonardo estas eksa romkatolika templo en la pereinta vilaĝo Mušov, hodiaŭ konsisto de municipo Pasohlávky en distrikto Brno-provinco. Ĝi estas ununura konservita konstruaĵo de la pereinta vilaĝo. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo en Mušov estis malfrue romanika aspekto konstruita evidente en la 20-aj kaj la 30-aj jaroj de la 13-a jarcento; unuafoje ĝi estas dokumentita en la jaro 1276, kiam ĝi jam plenumis la funkciadon. El tiu ĉi etapo konserviĝis la tuta suda muro de la navo, la sudorienta angulo de la navo kaj la suda parto de okcidenta fasada muro, dum kio antaŭ la okcidenta fasado situis hodiaŭ jam neekzistanta turo. Verŝajne post incendio estis en la dua kvarono de la 14-a jarcento gotike nove konstruita, en la ligiteco al la devena suda muro estiĝis nova pli larĝa navo kaj rektangula antaŭaltaro, je iom pli poste, eble ankoraŭ en la 14-a jarcento, estis al la norda flanko de la antaŭaltaro alkonstruita sakristio kun turema alkonstruaĵo. El duono de la 18-a jarcento ekzistaas kelke da versioj de la planoj por radikala baroka alikonstruo de la templo, fine estis realigita sole la turo super la sakristio (iam inter la jaroj 1758 kaj 1771), kiu anstataŭigis la devenan romanikan turon en la fasado, kiu estis detruita. En ti ĉi tempo estis ankaŭ barokigita la interno kaj la navo envolbita per barelvolbo. Pli granda alikonstruo de la templo estis planita ankaŭ fine de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento, sed fine ĝi ne estis realigita. La regotigo de la preĝejo okazis fine en la jaroj 1911–1912 laŭ propono de arkitekto el Mikulov Ferdinand Kowalský. Tiam estis, keom alia, detruita la baroka turo ĝis la mezepoka nivelo kaj konstruita la nova kun gotikaj fenestroj kaj piramida tegmento. Estiĝis ankaŭ nova ĥorejo sur gisferaj kolonoj kaj antaŭ la okcidenta fasado novgotika antaŭĉambro.[1]

En la preĝejo okazis en la jaroj 1977–1979 arkeologia esploro, ĉar komencis konstruado de akva laboraĵo Nové Mlýny, kiu devis la spacon de Mušov inundigi.[1] La vilaĝo mem pereis fine de la 70-aj jaroj, en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de la templo estis inundigita per rezervujo Věstonice.

En la jaro 1996 la preĝejo estis konstrue-teknike sekurigita aj samtempe estis el la orienta muro de la antaŭaltaro prenitaj restaĵoj de la gotika surmura pentraĵo, kiuj estis transportitaj.[1]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La eksa preĝejo, kiel ununura konservita konstruaĵo de Mušov, ekde tiu tempo situas sur insuleto meze de meza rezervujo Nové Mlýny, kiu estas ekde la jaro 1994 naturrezervejo, do ĝi ne estas kutime alirebla.

Ekde la jaro 1999 la posedanto de la preĝejo estis municipo Ivaň,[2] kiu komune kun Pasohlávky ekpostulis en la jaro 2012 pri eŭropa doto por alirebligo de la preĝejo. La projekto ensumigis ripozan zonon sur digo, ŝipan transporton al la insulo kaj establo de belvidejo en la preĝeja turo. Ekde la jaro 2008 somere zorgas pri la insuleto kyjova civitana asociiĝo por droge dependemaj Krok.[3] La konstruaĵo mem estas statike certigita, sed la suma riparo de la preĝejo lauyx indikoj el la jaro 2012 povus atingi preskaŭ 16 milionoj da kronoj.[4] En la jaro 2012 aŭ 2013 ĝi estis regvidita reen en la posedaĵon de municipo Pasohlávky.[5] Ekde la jaro 2012 okazas publika kolekto por riparo de la preĝejo. En la jaro 2015 okazis riparo de la tegmento kaj oni laboras pri projekto de konservo de la preĝejo.[6] En estontecon oni supozas ties alirebligon per alveturigo sur pramboato.[7]

Ĉirkaŭ la preĝejo troviĝas tombejo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]