Saltu al enhavo

Preĝejo piaristaj martiroj (Szeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád-Csanád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szeged
paroĥo loke
Dato de konsekro 2001
Konsekrinto Endre Gyulay
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Golda kaj Attila Madzin
Konstruado 20002001
Specifo
Enhaveco 400 homoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 6724 Szeged, Bálint Sándor utca 14.
vdr

La paroĥa preĝejo piaristaj martiroj estas religia konstruaĵo en urbo Szeged (Hungario).

La piaristoj ne povis reakiri sian iaman lernejon en Szeged depost fino de la socialismo (1990), tial ili komencis konstrui novan kompleksan konstruaĵon ĉe moderna loĝkvartalo. Ĝi konsistas el sesjara mezlernejo, internulejo, monaĥejo, kirko kaj subĉiela sportejo. La didomo estis konstruita honore al la 13 hispanaj piaristaj martiroj ekzekutitaj en la Hispana Enlanda Milito kaj beatigitaj en 1995. La preĝejo mem konstruiĝis en la jaroj 2000 kaj 2001.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La kirko kontaktiĝas kun la mezlernejo kaj monaĥejo. Anstataŭ sonorilturo estas "sonorilmuro". La enirejo situas ĉe la mezlernejo. La navo estas malsimetria, eĉ la orgeno estis metita en la angulo de la galerio. La navo ricevas lumojn el ĉiuj 4 muroj, sed la fenestroj estas malsamaj. La internaj muroj estas nekutime blankaj, sed ekzistas 3 grandaj murpentraĵoj faritaj inter 2001-2004. Ilia temo estas la 13 martiroj, Jozefo Kalasancio kaj piaristo Jeromos Tarnóczi, kiu flegis malsanulojn en 1738 en Szeged.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.