Preĝo de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝo de Jesuo (greka προσευχή τοῦ Ἰησοῦ) estas mallonga preĝo uzata ĉe kristana oriento. Ĝi estas unu de la plej karakterizaj simboloj de hezikasta pieco.[1]

Klasika formo de tiu ĉi preĝo estas:

  • Κύριε Ἰησοῦ Χριστέ, Υἱέ τοῦ Θεοῦ, ἐλέησόν με τὸν ἁμαρτωλόν. (greke)
  • Sinjoro Jesuo Kristo, Difilo, kompatu min pekulon. (en Esperanta traduko)

La preĝo de Jesuo havas tri ŝtupojn: buŝa preĝo, mentala preĝo kaj preĝo de koro.[2] La preĝo estas menciata ankaŭ en la libro Sinceraj rakontadoj de pilgrimulo al sia spirita patro. Tiu ĉi preĝo povas anstataŭi aliajn preĝojn de la taga rondo de preĝoj.[3] La preĝo de Jesuo estas preĝata kun la preĝa ŝnuro konata kiel κομποσκοίνι - komboskini, чётки - ĉotkiлестовка - lestovka.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komparu. Špidlík: Spiritualita křesťanského Východu : Modlitba, p. 394
  2. Špidlík: Spiritualita křesťanského Východu : Systematická příručka, p. 403-404
  3. komparu Špidlík: Spiritualita křesťanského Východu : Modlitba, p. 404-405
  4. komparu Farrugia, p. 448

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Špidlík, Tomáš: Spiritualita křesťanského Východu : Systematická příručka. Velehrad : nakladatelství Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2002. 616 p. ISBN 80-86045-84-6
  • Špidlík, Tomáš: Spiritualita křesťanského Východu : Modlitba. Velehrad : nakladatelství Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 1999. 560 p. ISBN 80-86045-33-1
  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]