Saltu al enhavo

Prešeren-placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prešeren-placo
placo [+]
Koordinatoj46° 3′ 5″ N, 14° 30′ 21″ O (mapo)46.05136629514.505952729Koordinatoj: 46° 3′ 5″ N, 14° 30′ 21″ O (mapo)

Prešeren-placo (Centra Ljubljano)
Prešeren-placo (Centra Ljubljano)
DEC

Prešeren-placo (Ljubljano)
Prešeren-placo (Ljubljano)
DEC
Map
Prešeren-placo
Vikimedia Komunejo:  Prešeren Square [+]
vdr

La PREŠEREN-PLACO (slovene Prešernov trg) estas la ĉefa placo de Labako, la ĉefurbo de Slovenio, en kies centro stariĝis statuo de la nacia poeto France Prešeren.

La famiĝinta aro de la Tri pontoj de Plečnik.

Norde troviĝas la baroka kirko de la franciskanoj. Unu el la plej gravaj ŝoseoj direktas nin ĝis la vendejo NAMA, kiu situas en la nordokcidento. Sude fluas la rivero Ljubljanica (germane: Laibach, itale: Lunghezza), kiun oni transiru sur la plej bela pontaro de la urbo, la Tromostovje (=Tri pontoj). Ĝi estis konstruita laŭ la planoj de la fame konata secesia arĥitekto Jozefo PLEČNIK (1872-1957). Oriente admirindas la konstruaĵo de la centra apoteko, okcidente, post laŭlonga promeno de la Wolfola-strato la Kongresni trg (=Kongresoplaco) kun la rektorejo de la universitato.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Damjan Prelovšek: Josef Plečnik, 1872-1957 (Architectura perennis), Eldonejo Residenz, Salcburgo 1992.
  • Adolph Stiller: Josef Plečnik - Architekt in Wien, Prag und Laibach, Eldonejo Anton Pustet, Salcburgo 2006.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]