Prediko al la birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko predikas al la birdoj de Giotto.(Pentraĵo alta 270 cm, larĝa 200 cm.

La Prediko al la birdoj estas la 15-a el la 28 scenoj de la freska ciklo pri la historioj de Sankta Francisko en la Alta Baziliko de Sankta Francisko el Asizo, atribuataj al Giotto. Ĝi estis pentrata, eble, en la jaroj kurantaj inter 1295 kaj 1299. Ĝi mezuras 270x200 cm, dimensie malpli granda ol la aliaj scenoj ĉar realigita sur la kontraxfasado (kiel la sceno de la miraklo de la fonto).

Priskribo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Tiu epizodo apartenas al la serio de la Legendo majora[1] (12,3) pri Sankta Francisko de Asizo: "Apud Bevagna li trafis svarmon da birdoj, diversspecaj, kuŝantaj sur arboj aŭ nutriĝantaj sur herbejoj. Abrupte li estis apud ili; kaj kvazaŭ ili havus racion, li ilin ĝentile salutis. Senmovaj, okulleviĝinte ekrigardis ĉiuj kaj la surarbe kuŝantaj etendis malalten la kolon, dum lia pasado. Kiam li estis meze de ili, ilin zorge instigis momentete silenti kaj aŭskulti la diajn vortojn: “miaj fratetoj, vi devas multe laŭdi la Sinjoron. Li vin kovris per plumoj kaj vin dotis per flugiloj por alten flugi, donacis al vi la aeron kaj sen via peno al vi pretigas nutraĵon”. Dum li parolis, la birdoj, per admiraj ammontroj, streĉis la kolon, etendis la flugilojn, malfermis la buŝetojn kaj lin rigardis atente"

Tiu rakonto esta substance konfirmita en la Floretoj de Sankta Francisko (ĉapitro 16, laŭ la umbra versio, konservita en la konventa arkivo de Asizo) kaj en la unua biografio pri Sankta Francisko, tiu de Tomaso el Celano (ĉap. 21 = "Vita prima S. Francisci Assisiensis."

Tiu Giotta pentraĵo estas tre fama ĉar rakontas epizodon tre amata de la popola devoteco: eble Bonaventura intencis per tiu epizodo aludi al la kapablo de Francisko paroli al malriĉuloj kaj flankemetitoj. La sanktulo estas prezentata maljuniĝinta kun la vizaĝo, tamen, esprimanta grandan dolĉecon. La arboj nature dimensias, malsame ol tiuj en la pentritaj en la bizancstilaj pejzaĝoj de la scenoj almozdono de la mantelo aŭ la miraklo de la fonto. La fono interesvekas pro la simpleco, kaj la “printempaj” arboj brilas kontraŭ lazurŝtona ĉielo: en la centra parto la koloro falis lasante tonon pliklaran.

Al la sceno estis dediĉitaj tre nombraj ekzegezaj studoj kaj literaturajn pensvagadoj, aparte koncerne la interrilaton inter la personeco de Giotto kaj la franciskanaj ideoj. Damaĝata de la humideco, kiu damaĝis ankaŭ aliajn tieajn pentraĵojn, nun ĝi prezentas lakunojn sur trajtoj de la birdoj eble pro la fakto ke ili estis grandparte pentritaj nefreske.

Ankaŭ tiu sceno, kiel en tiuj apudaj, la haŭtkoloroj montras la stilon de la "dua butikhelpanto", kiun iuj identigas kun Pietro Cavallini.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Legedo majora, esperantigita de Armando Zecchin, en [1] 12, 3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maurizia Tazartes, Giotto, Rizzoli, Milano 2004.
  • Edi Baccheschi, L'opera completa di Giotto, Rizzoli, Milano 1977.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA italligve: [2]