Legendo majora

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Legendo Majora (el la latina Legenda Maior) estas unu el la neteologiaj verkoj de Bonaventura el Bagnoregio (Italio), kiun li verkis, latinlingve, pri la vivo de Sankta Francisko, komisiite de la Ĝenerala Kapitulo de la Ordeno de la Minoraj Fratoj okazinta en Pisa en 1263. La verkon oni nomis Legenda Maior Sancti Francisci (legendo majora pri sankta Francisko" por ĝin distingi el la Legendo Minora de la sama aŭtoro kompilita (1261) liturgihonore al la sanktulo. Estas ankaŭ alia Legendo, tiu de la Tri Kompanoj (de sankta Francisko) (ĉirkaŭ 1246, eble oficialigita pli malfrue).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La verko, kiu estas antaŭata de prologo, laŭiras dekvin ĉapitrojn rakontantajn pri la vivo kaj morto de la sanktulo, sekvatajn de la priskribo pri la mirakloj postmorte obtenitaj per la protektado de la sanktulo siavice dividitaj en dek sekcioj. La eventoj rakontataj entenas malmulte de aŭtora originalo, sed ili similas al tiuj biografiitaj de Tomaso el Celano, ankaŭ se malsammaniere strukturitaj kaj foje riĉaj je atestoj, buŝaj kaj skribaj, kiujn ne povis profiti Tomaso.

Laŭ esploristoj pri tiutempa literaturo kaj historiistoj, tiu verko havis la celon kontribui repacigi la kontrastojn inter la diversaj partioj internaj de la ordeno, kiuj laŭjarcente provokos diversajn disdividojn. La verko do odoras ideologie kaj ne multe helpas la historion, la bildo mem de Francisko aperas preskaŭ "nehoma kaj neimitebla" (André Vauchez, Francois d'Assise entre histoire et mémoire, Fajard).

Sekvo[redakti | redakti fonton]

El tiu Legendo Majora la pentristo Giotto el Bondone (Italio) profitis por krei la 28 freskojn kun la koncernaj scenoj pri la vivo de la Sanktulo, kiuj ornamas kaj famigas la Supran Bazilikon de Asizo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ueci.it/pubblicazioni