Premsigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En eldonado, premsigno estas la esprimo por marknomo kiun eldonisto uzas por certaj publikaĵoj.  Premsigno kutime havas propran redaktiston, sed ne financan sendependecon [1].

Unu sama eldonejo povas havi plurajn premsignojn; la diversaj premsigno estas uzataj por surmerkatigi la librojn al specifaj konsumgrupoj [2]. En kelkaj kazoj, la uzo de premsignoj estas ankaŭ pro tio, ke pli grandaj eldonejoj transprenas aliajn, pli malgrandajn eldonejojn, kaj daŭre uzas la nomojn de la antaŭaj eldonejoj kiel premsignojn, tio validas precipe se la akiritaj eldonejoj specialiĝis pri eldonkampoj, en kiuj la granda eldonejo ne havas establitan agadon ene. Premsignonomo povas aspekti kiel regula eldonnomo kaj doni la impreson esti aparta eldonejo. Ofte tio okazos ankaû certagrade, pro tio, ke ekzistas aparta redakcio por ĉiu premsigno, kiu agas pli-malpli kiel memstara eldonejo [3].

Historie, la termino premsigno estis uzita por rilati al la printado de la nomo de la eldonisto ĉe la fundo de la kovro de publikaĵo. Tiu ĉi uzo estas la origino de la nuna uzo de la termino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What is an imprint?. The Book Publicity Blog (2009-07-14).
  2. . A Quick Lesson About Publishers, Imprints, CreateSpace, and Bowker. The Book Designer (2015-02-09). Alirita 2016-07-29.
  3. Industry Overview: Journalism and Publishing. Wet Feet. Arkivita el la originalo je 2016-08-17. Alirita 2016-07-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]