Preskaŭ primo
Aspekto
En nombroteorio, natura nombro estas nomata kiel k-preskaŭ primo se kaj nur se ĝi havas akurate k primajn faktorojn, kalkulitajn kun la oblecoj. Alivorte, nombro n estas k-preskaŭ primo se kaj nur se Ω(n) = k, kie Ω(n) estas la tuteca kvanto de primoj en la prima faktorigo de n:
Natura nombro estas tiel primo se kaj nur se ĝi estas 1-preskaŭ primo, kaj duonprimo se kaj nur se ĝi estas 2-preskaŭ primo. La aro de k-preskaŭ primoj estas kutime skribata kiel Pk. La plej malgranda k-preskaŭ primo estas 2k, la sekva estas 3·2k-1. La unuaj kelkaj k-preskaŭ primoj estas:
k | k-preskaŭ primoj | Eksteraj ligiloj |
---|---|---|
1 | 2, 3, 5, 7, 11, 13, 17, 19, … | A000040 en OEIS |
2 | 4, 6, 9, 10, 14, 15, 21, 22, … | A001358 en OEIS |
3 | 8, 12, 18, 20, 27, 28, 30, … | A014612 en OEIS |
4 | 16, 24, 36, 40, 54, 56, 60, … | A014613 en OEIS |
5 | 32, 48, 72, 80, 108, 112, … | A014614 en OEIS |
6 | 64, 96, 144, 160, 216, 224, … | A046306 en OEIS |
7 | 128, 192, 288, 320, 432, 448, … | A046308 en OEIS |
8 | 256, 384, 576, 640, 864, 896, … | A046310 en OEIS |
9 | 512, 768, 1152, 1280, 1728, … | A046312 en OEIS |
10 | 1024, 1536, 2304, 2560, … | A046314 en OEIS |
11 | 2048, 3072, 4608, 5120, … | A069272 en OEIS |
12 | 4096, 6144, 9216, 10240, … | A069273 en OEIS |
13 | 8192, 12288, 18432, 20480, … | A069274 en OEIS |
14 | 16384, 24576, 36864, 40960, … | A069275 en OEIS |
15 | 32768, 49152, 73728, 81920, … | A069276 en OEIS |
16 | 65536, 98304, 147456, … | A069277 en OEIS |
17 | 131072, 196608, 294912, … | A069278 en OEIS |
18 | 262144, 393216, 589824, … | A069279 en OEIS |
19 | 524288, 786432, 1179648, … | A069280 en OEIS |
20 | 1048576, 1572864, 2359296, … | A069281 en OEIS |