Preĝejo de sankta Leonardo (Mušov)
Preĝejo de sankta Leonardo | |
ĉeĥe: Kostel svatého Linharta | |
preĝejo | |
Vido de nordokcidento
| |
Oficiala nomo: Preĝejo de sankta Leonardo | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administra municipo | Pasohlávky |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Mušov |
Situo | Preĝejo de sankta Leonardo |
- koordinatoj | 48° 53′ 45″ N 16° 36′ 00″ O / 48.89583 °N, 16.60000 °O (mapo) |
Konstruado | 13-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Uzado | neuzata, kadukiĝanta |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Church of Saint Leonard (Mušov) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Preĝejo de sankta Leonardo estas eksa romkatolika templo en la pereinta vilaĝo Mušov, hodiaŭ konsisto de municipo Pasohlávky en distrikto Brno-provinco. Ĝi estas ununura konservita konstruaĵo de la pereinta vilaĝo. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo en Mušov estis malfrue romanika aspekto konstruita evidente en la 20-aj kaj la 30-aj jaroj de la 13-a jarcento; unuafoje ĝi estas dokumentita en la jaro 1276, kiam ĝi jam plenumis la funkciadon. El tiu ĉi etapo konserviĝis la tuta suda muro de la navo, la sudorienta angulo de la navo kaj la suda parto de okcidenta fasada muro, dum kio antaŭ la okcidenta fasado situis hodiaŭ jam neekzistanta turo. Verŝajne post incendio estis en la dua kvarono de la 14-a jarcento gotike nove konstruita, en la ligiteco al la devena suda muro estiĝis nova pli larĝa navo kaj rektangula antaŭaltaro, je iom pli poste, eble ankoraŭ en la 14-a jarcento, estis al la norda flanko de la antaŭaltaro alkonstruita sakristio kun turema alkonstruaĵo. El duono de la 18-a jarcento ekzistas kelke da versioj de la planoj por radikala baroka alikonstruo de la templo, fine estis realigita sole la turo super la sakristio (iam inter la jaroj 1758 kaj 1771), kiu anstataŭigis la devenan romanikan turon en la fasado, kiu estis detruita. En ti ĉi tempo estis ankaŭ barokigita la interno kaj la navo envolbita per barelvolbo. Pli granda alikonstruo de la templo estis planita ankaŭ fine de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento, sed fine ĝi ne estis realigita. La regotigo de la preĝejo okazis fine en la jaroj 1911–1912 laŭ propono de arkitekto el Mikulov Ferdinand Kowalský. Tiam estis, keom alia, detruita la baroka turo ĝis la mezepoka nivelo kaj konstruita la nova kun gotikaj fenestroj kaj piramida tegmento. Estiĝis ankaŭ nova ĥorejo sur gisferaj kolonoj kaj antaŭ la okcidenta fasado novgotika antaŭĉambro.[1]
En la preĝejo okazis en la jaroj 1977–1979 arkeologia esploro, ĉar komencis konstruado de akva laboraĵo Nové Mlýny, kiu devis la spacon de Mušov inundigi.[1] La vilaĝo mem pereis fine de la 70-aj jaroj, en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de la templo estis inundigita per rezervujo Věstonice.
En la jaro 1996 la preĝejo estis konstrue-teknike sekurigita aj samtempe estis el la orienta muro de la antaŭaltaro prenitaj restaĵoj de la gotika surmura pentraĵo, kiuj estis transportitaj.[1]
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]La eksa preĝejo, kiel ununura konservita konstruaĵo de Mušov, ekde tiu tempo situas sur insuleto meze de meza rezervujo Nové Mlýny, kiu estas ekde la jaro 1994 naturrezervejo, do ĝi ne estas kutime alirebla.
Ekde la jaro 1999 la posedanto de la preĝejo estis municipo Ivaň,[2] kiu komune kun Pasohlávky ekpostulis en la jaro 2012 pri eŭropa doto por alirebligo de la preĝejo. La projekto ensumigis ripozan zonon sur digo, ŝipan transporton al la insulo kaj establo de belvidejo en la preĝeja turo. Ekde la jaro 2008 somere zorgas pri la insuleto kyjova civitana asociiĝo por droge dependemaj Krok.[3] La konstruaĵo mem estas statike certigita, sed la suma riparo de la preĝejo lauyx indikoj el la jaro 2012 povus atingi preskaŭ 16 milionoj da kronoj.[4] En la jaro 2012 aŭ 2013 ĝi estis regvidita reen en la posedaĵon de municipo Pasohlávky.[5] Ekde la jaro 2012 okazas publika kolekto por riparo de la preĝejo. En la jaro 2015 okazis riparo de la tegmento kaj oni laboras pri projekto de konservo de la preĝejo.[6] En estontecon oni supozas ties alirebligon per alveturigo sur pramboato.[7]
Ĉirkaŭ la preĝejo troviĝas tombejo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
insuleto kun la preĝejo
-
La preĝejo de supre
-
suda muro de navo
-
Antaŭaltaro de sudo
-
vido el ĥorejo en la navon
-
baroka barelvolbo
-
Ĥorejo en la interno de la preĝejo
-
Interno de la preĝejo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Borský, Pavel, "Kostel sv. Leonarda v Mušově", paĝoj 21–46.
- ↑ Mušovský kostel. Pasohlavky.cz. Arkivita el la originalo je 2013-07-06. Alirita 2013-02-16 .
- ↑ ČT24. Kostel uprostřed novomlýnské nádrže se možná zpřístupní veřejnosti. Ceskatelevize.cz. Alirita 2013-02-16 .
- ↑ Langová, Jana. Al la preĝejo en Mušov oni venos nur sur glacio. Munimedia.cz. Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2013-02-16 .
- ↑ Obce na jižní Moravě a Vysočině zaplavila voda. Nebo je zničili vojáci: Městečko Římanů zaplavila voda. Zůstal kostel. Brnensky.denik.cz. Alirita 2013-09-14 .
- ↑ Co jsme už dokázali?. Kostelmusov.cz. Alirita 2021-06-10 .
- ↑ http://life.ihned.cz/cestovani/c1-63585790-kostel-na-novych-mlynech-bude-zrejme-zpristupnen-popluje-k-nemu-pramice
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro dediĉita al la preĝejo kaj ĝia renovigo, kostelmusov.cz