Saltu al enhavo

Pri Adopto kaj Omaĝo al Prof. Juan Régulo Pérez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Urbestraro de La Laguna. Pri Adopto kaj Omaĝo al Prof. Juan Régulo Pérez tradukis Leandro Trujillo Casañas. La Laguna, 1984.

Parolado eldirita la 26-an de oktobro 1984, en la publika akceptado kiel adoptita filo de la urbo kaj de la eldona omaĝo de la Universitato, de Prof-ro S-ro D-ro Juan Régulo Pérez kaj la respondoj de Moŝta Rektoro S-ro Gumersindo Trujillo Fernández kaj de Urbestro S-ro Pedro González y González. Enestas dokumenta apendico.

Citaĵo
 La enhavo de tiu grava libro, eldonita sub la patroneco de la urbestraro de La Laguna, rilatas al disertacio farita de s-ro Juan Régulo Pérez okaze de lia publika adoptiĝo kiel filo de la urbo La Laguna, kaj la respondoj de la Rektoro de la Universitato de la Laguna kaj de ĝia Urbestro. La akto okazis la 26an de Oktobro de 1984. Tiu okazaĵo, laŭ la omaĝito, Régulo, estas la plej grava el lia vivo. Ĝi estis malfrua reago al maljustaĵo farita de la hispana totalisma diktaturo. Dum la diktaturo ĉiam pendis super li la glavo de Damoklo pro la kulpenketo kaj deklaro, ke li estas kontraŭlo de la "Nacia Movado". Meritita reĝustigo, kvankam prokrastita. 
— G.M.E. Boletín nº 275 (majo 1986)