Pri Mikŝo
Pri Mikŝo | |
---|---|
Večerníček | |
Ankaŭ konata kiel | O Mikešovi |
Origina lando | Ĉeĥoslovakio |
Ĝenro | animeaj fabeloj |
Verkita de | Josef Lada |
Reĝisoro | Josef Kluge |
Prezentita de | ČT1 ČT2 ČT: D |
Rakontita de | Karel Höger |
Komenca muziko | Miloš Vacek |
Lingvo(j) | ĉeĥa lingvo |
Amplekso | |
Sezonoj | 7 |
Epizodoj | 26 |
Produktado | |
Kameraisto(j) | Vladimír Malík |
Elsendo | |
Pri Mikŝo (ĉeĥe O Mikešovi) estas ĉeĥoslovaka animea televidserio el la jaro 1970, kies unua serio estis elsendita enkadre de Večerníček unuafoje en julio de 1977. Sekve estis filmita dua serio, tiu estis elsendita enkadre de Večerníček unuafoje en la jaro 1981.
Artlaboro de la serio estis Virkato Mikŝo, libro de Josef Lada el la jaroj 1934 ĝis 1936. Scenarion preparis Josef Brukner, bildojn laŭ modeloj de Josef Lada pentris Josef Kluge, kiu samtempe dediĉis sin ankaŭ al reĝisorado. Muzikon verkis Miloš Vacek. Kameraisto de la serio estis Vladimír Malík. La okazintaĵojn paroligis Karel Höger. Estis filmitaj sume 26 epizodoj, en longeco inter ĉirkaŭ 6 ĝis 8 minutoj.
Pluaj kreintoj
[redakti | redakti fonton]- Animado: Břetislav Dvořák, Jaroslav Zahradník
- Kunlaboris: Alena Ladová, Jan Vrána, V. Šafránek, I. Vít, M. Kuchař, E. Přeček
- Pentris: Josef Kluge
- Ĉefateliero: J. Pořický
Enkonduko en la okazintaĵojn
[redakti | redakti fonton]Heroo de la serio estas virkato Mikŝo, tio ne estas ordinara virkato, tio estas virkato, kiu scias iradi sur du piedoj, ĝi havas proprajn ŝuojn kaj eĉ ĝi scias paroli...
Listo de partoj
[redakti | redakti fonton]La 1-a vico
[redakti | redakti fonton]- Mikŝo lernas paroli
- Mikŝo sur piroj
- Mikŝo estas sorĉanta
- Mikŝo rakontas fabelon
- Mikŝo en amuzparko
- Kiel Mikŝo savis Bobeŝon
- Mikŝo perdiĝis
- Mikŝo timigas
- Mikŝo ĉe cirko
- Avinjo rakontas fabelon
- Naciĉjo estas aĉetanta
- Mikŝo estas hejme
- Fabelo pri krankoturnisto
La 2-a vico
[redakti | redakti fonton]- Pri detektivo Sultano
- Pri sorĉbastono de Mikŝo
- Aventuro de sorĉbastono
- Mikŝo heroo
- Fabelo pri virkapro Kokeŝo
- Surprizo en Hrusice
- Kiel Herodeso resaniĝis
- Mistera virkateto
- Ekskurso ĝis Hrusice
- Kion rakontis onklo Malinovský
- Zorgoj pri avinjo
- Sonĝo de Lyšaj
- Joĉjo de ŝuisto estas pentristo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- O Mikešovi sur paĝoj de Ĉeĥa televido
- Serioj en Youtube