Pri la amo kaj aliaj demonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la amo kaj aliaj demonoj (Hispane:Del amor y otros demonios) estas novelo de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez. Ĝi publikiĝis en 1994.

En 1949, dum antaǔkonstrua historiserĉo, inter la murbazoj de la malnova monaĥinejo de Santa Clara, en Cartagena de las Indias, oni trovis tombegon. Tie estis la korpo de junulino, kies hararo mezuris pli ol dudek metrojn. Tiel komence, la verkisto kunportas onin al la mezo de la dekoka jarcento, kiam oni renkontas la knabinon Sierva María de Todos los Ángeles, kies tombego estis trovata.

Post la blokado de Cartagena de las Indias, en la vicreĝujo de la Nova-Granada, rabia hundo kreas panikon en la havenkvartalo. Sierva María, idino de la markizo de Casalduero, mordiĝas. Eĉ sen malsansignoj, oni kreas ŝi estas malsana. Sed la tempo pasas kaj nenio okazas. Sole la markizo, kio antaǔe lasis liaj sklavoj zorgi la knabinon, nun volas uzi ŝin por plibonigi lian famon, kion diboĉo difektis.

Sed li malkovras ke sia idino parolas diablajn lingvojn (fakte afrikajn lingvojn de la sklavoj), ke dum diablaj posediĝoj obscene dancas (sklavaj dancoj), ke ligas kun la diablo (ĉar ŝi surhavas kolĉenojn de la sklava religio). Do li demandas al la episkopo Don Toribio de Cáceres y Virtudes, kion li dovos fari. Por gvidi lin en lian pento, la episkopo ordonas, ke li lasas la knabinon en la monaĥinejo de Santa Clara, kie la pastro Cayetano Delaura ekzorcos ŝin.

Sed la pastro kaj la junulino interamigxas. Kiam la estroj de la pastro malkovras tion, ili sendas lin al leprejo kaj provas ekzorci ŝin. Tiuj maltraktoj fine mortigas ŝin, kvankam la livro diras, ke ŝi mortiĝas pro amo.

La 4-an de marto 2008 premieris la opero de Péter Eötvös Pri la amo kaj aliaj demonoj (angle: Love and Other Demons en la Glyndebourne Festival.

Referencoj

  • Solanet, Mariana. Garcia Marquez for Beginners. New York: Writers and Readers, 2001.