Komunumo Prienai
Prienai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Kaunas |
subdistrikta komunumo: | Prienai |
nombro de loĝantoj: | 34 400 (komunumo, stato 2005) |
nombro de loĝantoj: | 11 300 (urbo, stato 2005) |
areo (urbo): | ĉ. 8,3 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 319 |
koordinatoj: | 54° 39' norde, 23° 58' oriente |
Prienai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Kaunas. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 34 400 loĝantojn, kaj la urbo 11 300. El la pliaj komunumaj loĝlokoj menciindas ekzemple Balbieriškis kaj Žiūronys.
Malmultajn kilometrojn de Prienai troviĝas la banloko Birštonas. La kurbiĝo de la rivero Nemunas, je kies bordo situas ambaŭ urboj, kaj la duoninsulo kreita pro la rivera kurbiĝo, deklariĝis regiona natura parko.
Prienai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1502, kaj dum 1609 ricevis urbajn rajtojn.