Saltu al enhavo

Princa Kastelo (Merano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princa Kastelo

burgonemoveblaĵo • military museum building • muzeo de historio • museum of a public entity
Geografiaj informoj
Lando Italio Italio
Geografia situo 46° 40′ 21″ N, 11° 9′ 42″ O (mapo)46.672611.1618Koordinatoj: 46° 40′ 21″ N, 11° 9′ 42″ O (mapo)
Princa Kastelo (Italio)
Princa Kastelo (Italio)
DEC
Situo de Princa Kastelo
Map
Konstruita 1470
Nuntempa posedanto urbo de Merano
Retadreso http://www.comune.merano.bz.it
vdr

La Princa Kastelo (germane Landesfürstliche Burg, itale Castello Principesco) estas kastelo situanta en la urbocentro de Merano. Dum ĝia historio ĝi estis ĉiam uzita kiel loĝdomo kaj fine iĝis malgranda muzeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni komencis konstrui la kelon de la konstruaĵo je la mezo de la 14-a jarcento, sed nur ekde la jaro 1470 estis konstruita la domo kiel loĝejo por la duko Sigismondo de Aŭstrio. Dum la 16-a jarcento la kastelo restis nobila loĝejo kaj en 1516 la imperiestro Maksimiliano uzis ĝin dum sia restado en Merano. Poste la kastelo pli kaj pli ruiniĝis kaj en la 17-a jarcento estistis uzita nur la kapelo por diservoj. En 1875 la komunumo de Merano aĉetis la kastelon kaj restaŭris ĝin en la sekvantaj jaroj. Ek de 1880 ĝi estas vizitebla.

Interno de la kapelo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sur la muroj de la korto videblas naturalistaj freskoj de plantoj kaj bestoj. Interne, en la ĉambro de la princo troviĝas kahelforno el la 15-a jarcento kaj en aliaj ĉambroj estas kolekto da antikvaj muzikiloj, armiloj kaj kuiriloj. Du belaj ĉambregoj ornitaj kun antikvaj pentraĵoj estas uzataj por civilaj edziĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]