Princepiskoplando Paderborn
La Princepiskopujo Paderborn estis teritorio en la Sankta Romia Imperio de 1281 ĝis 1802, situana en la orienta Vestfalio. Estante princepiskopujo, ĝi estis la civila reg-teritorio de episkopo. Ĝi kontrastas al la diocezo (aŭ episkopujo) Paderborn, la eklezia teritorio gvidata de la sama episkopo, kiu estis pli granda ol la civila.