Princo de Viana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Princo de Viano)
Leonor de Borbón, Princino de Viana

Princo de VianaPrincino de Viana estas nobela titolo kiun portas la heredanto de la Regno de Navaro. Ĝi estis kreita de la reĝo Karolo la 3-a de Navaro por sia nepo Karolo, nome ekde tiam Karlo de Viano, naskiĝinta el la geedzeco de lia filino Blanka kaj Johano la 2-a, princo de Aragono. Post la konkero de la Regno de Navaro fare de la Regno Kastilio en 1512, tiu titolo estis trapasata al tiu krono kaj poste al la hispanaj monarkoj, kunigita al titolo de princo de Asturio kaj de Ĝirono, duko de Montblanc, grafo de Cervera kaj senjoro de Balaguer.

Aktuale portas la titolon la heredantino de la hispana krono, nome Leonor de Borbón.