Saltu al enhavo

Problemo de jaro 2000

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
problemo je anonctabulo en Nantes, fotita 200-01-03.
La cimo sur ekrano en Nanto, je la 3-an de januaro 2000

La Problemo de jaro 2000 (ankaŭ konata kiel j2k-problemojarmila cimo) estis eraro de komputila programado kiu kaŭzis iujn dato-rilatajn procezojn misoperacii por datoj kaj tempoj post la 1-a de januaro, 2000. Multaj homoj timis, ke kritikaj industrioj (elektra, financa, ktp.) estas haltontaj je meznokto de la 1-a de januaro, 2000. Tra la mondo, firmaoj kaj organizoj ĝisdatigis siajn komputilsistemojn. La preparado de jaro 2000 havis gravan rolon en la historio de komputiko.

Fine, komputika katastrofo ne okazis, tamen multaj gravetaj eraroj ja okazis. Pro la manko de katastrofoj kaj misaj prognozoj de "finiĝo de la mondo", la publiko ĉefe (sed eble malĝuste) rigardis J2K-on kiel malgravan.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]