Procesoro
Procesoro[noto 1] estas subsistemo de datum-prilabora sistemo, centra unuo de la komputilo. Ĝi dekodigas la enirajn signojn, prilaboras ilin kaj la rezulton kondukas al la eliraj unuoj, kiuj rekodigas tiujn datumojn al informoj.
Plejofte procesoro estas ico.
Ĝi povas esti realigita aparate aŭ programe.
En la komputila modelo de John von Neumann la procesoro estas tiu parto, kiu prilaboras la datumojn inter enigo kaj eligo.
Ĝenerale procesoro estas analoga aŭ cifereca.
Ciferecaj procesoroj estas dividitaj laŭ:
arkitekturo komandosistemo:
arkitekturo de komandoplenumo:
La ĉefaj tipoj de ciferecaj procesoroj estas:
- CPU, la Centra Proceza Unuo aŭ ĉefprocesoro
- DSP (Cifereca signalo-Procezilo).
- Mikrokontrolilo
Por ciferecaj procesoroj gravas biteco de procesoro.
Ankaŭ ekzistas analogaj procesoroj. Tiaj estas ekzemple procesoroj de sono, uzataj je studioj kaj stacioj de radio.
Listo de procesoroj
Listo de projektantoj kaj produktantoj de procesoroj
Notoj
- ↑ Diskuton pri uzo de vorto procesoro vi povas legi ĉe diskutoj pri uzo de komputilaj terminoj.