Progresema Konservativa Partio de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Progresema Konservisma Partio de Kanado)

La Progresema Konservativa Partio de Kanado, en angla Progressive Conservative Party of Canada kaj en franca Parti progressiste-conservateur du Canada) (PC) (1942–2003) estis kanada federala politika partio kun centro-dekstra sinteno pri ekonomiaj aferoj kaj, post la 1970-aj jaroj, centrisma sinteno pri sociaj aferoj.

La partio startis kiel Konservisma Partio en 1867, kaj iĝis la unua reganta partio en Kanado sub regado de Sir John A. Macdonald, kaj dum jaroj ĝi estis ĉu la reganta partio aŭ la plej granda opozicia partio. La partio ŝanĝis sian nomon al Progresema Konservativa Partio de Kanado fine de la jaro 1942. En 2003, la partia membraro voĉdonis por dissolvi la partion kaj aliĝi al la nova Konservisma Partio de Kanado formita de membroj de Kanada Alianco.

Unu membro de la Senato de Kanado kiu kontraŭis tiun merĝon poste sidis kiel "Sendependa Progresema Konservativulo". La konservativaj partioj en plej kanadaj provincoj ankoraŭ uzas la nomon de Progresema Konservativa. Kelkaj iamaj membroj formis la novan organizon Progresema Kanada Partio, kiu allogis nur marĝenan subtenon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Perlin, George C. The Tory Syndrome: Leadership Politics in the Progressive Conservative Party. Montréal, Qué.: McGill-Queen's University Press, 1980. ISBN 0-7735-0350-1