Prokrasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prokrasto estas ĝenerale malfruigo de ago kompare al plano aŭ devo.

Kiel termino de privata juro prokrasto signifas, ke ago (ofte, sed ne nepre, pago de mono), kiun iu alia persono postulas kaj rajtas postuli, ne okazas ĝustatempe. Plej ofte la postulrajto baziĝas sur kontrakto. En la kontrakto povas esti difinitaj la juraj sekvoj de la prokrasto, alikaze tion difinas la leĝoj de la koncerna ŝtato. La sama validas pri la kondiĉoj, kiam ekestas prokrasto, ekzemple ĉu ĝi okazas aŭtomate je iu dato aŭ ĉu la postulanto devas admoni la kontrakto-partneron.

Sekvoj de prokrasto povas esti:

  • en kazo de pagodevo: aldono de interezo
  • rajto de la postulanto turni sin al kortumo por helpe de ĝi efektivigi la postulatan agon
  • rajto de la kontrakto-partnero vendi garantiaĵon