Propono de kriterioj por la esperantigo de la brazilaj ŝtato- kaj urbo-nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Propono de kriterioj por la esperantigo de la brazilaj ŝtato- kaj urbo-nomoj
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Propono de kriterioj por la esperantigo de la brazilaj ŝtato- kaj urbo-nomoj estas laboraĵo de Marcus Túlio de Almeida Flôres celanta la brazilan esperantistaron, por uzo en esperantlingva teksto direktita al alilandaj esperantistoj. Ĝia unua versio aperis la 27-an de decembro 2013.

Brazilo estas dividita en 26 subŝtatoj, unu federacia distrikto, kaj havas 5.570 municipojn. La unuan provon sisteme esperantigi la brazilajn geografiajn nomojn supozeble faris s-ro Délio Pereira de Souza per la verketo Brazilaj Geografiaj Nomoj, eldonita en 1980. Tie li montras la esperantigon de la nomoj de kelkaj urboj, riveroj, montoj k.a., sed la nurajn kriteriojn, kiujn li eksplicite mencias estas la aldono de -o al oksitonaj nomoj kaj ŝanĝo de la vortfinaĵoj al -o en la neoksitonaj.

Por komenci la laboron por dedukti la kriteriojn, Tulio Flores elektis milon el la 5.570 municipoj de Brazilo. Pro la granda diverseco de la nomoj kaj la specifaĵoj de la portugala lingvo, li venis al 111 kriterioj.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]