Propropreĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
konvento de Lorsch kiu funkciis laŭ la propropreĝeja sistemo

Propropreĝejo[1] (latine: ecclesia propriaecclesia propriae hereditatiscellula iuris nostri) estis, de la frua mezepoko kaj en la Franka imperio, kirko ege dependa. Ofte tiom ke ne nur la sekularaj aferoj sed eĉ la spirit/eklezi-politikaj estis alligitaj al certa (ekstera) persono disponanta ĉion.

Fakte temas pri feŭdosimila potenco; inverse la financinto respektive tenadanto devis zorgi pri la elspezoj kaj la salajro aŭ alodotenuroprebendo de la klerikoj. Kun la kreskanta devo de dekono-dono la propropreĝeja sistemo iĝis pli kaj pli lukra kaj tiaj kirkoj ofte iĝis objektoj de interŝanĝo, ludono aŭ heredo. Ne miras ke klerikoj ofte interesiĝis malpli pri animzorgadaj ol pri sekularaj aspektoj kaj ke eĉ laikoj estis enoficigitaj. Pro tio jam Karlo la Granda en la 789-a jaro admonis pro eblaj negativaj sekvoj. Ekde la 12-a jarcento la posedantoj ne plu rajtis dungi klerikojn sed nur doni al la koncerna episkopo proponojn pri taŭgaj kandidatoj. Tamen ofte evidentiĝis la episkopaj jesoj nuraj formalaĵoj.

Sed ne nur kirkoj, eĉ kompletaj konventoj povis esti administrataj sammaniere kiuj estis sub la ordonoj de kvazaŭ suverenaj voktoj. Konsekvence la reĝoj taksiĝis senjoroj de la episkopaj preĝejoj kiuj antaŭe profitis de fondaĵoj de otidaj kaj saliaj regantoj. La voktoj responsaj pri grandaj havaĵoj de episkopaj kirkoj memkompreneble mem devenis el la alta nobelaro. Ili ne mem aktivis sed nature provizis anstataŭantojn per la kirkoj ktp.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Knut Schäferdiek: "Eigenkirchen." Ĉe: Reallexikon der Germanischen Altertumskunde. Nr. 6. De Gruyter, Berlin 1986, ISBN 3-11-010468-7, p. 559–561.
  • Ulrich Stutz: Ausgewählte Kapitel aus der Geschichte der Eigenkirche und ihres Rechtes. Böhlau, Weimar 1937.
  • Ulrich Stutz: Die Eigenkirche als Element des mittelalterlich-germanischen Kirchenrechts. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1964.
  • Ulrich Stutz, Hans Erich Feine: Forschungen zu Recht und Geschichte der Eigenkirche. Gesammelte Abhandlungen. Scientia, Aalen 1989, ISBN 3-511-00667-8.
  • Ulrich Stutz: Geschichte des kirchlichen Benefizialwesens. Von seinen Anfängen bis auf die Zeit Alexanders III. Scientia, Aalen 1995, ISBN 3-511-00091-2 (kompletigis Hans Erich Feine).
  • Peter Landau: "Eigenkirchenwesen." Ĉe: Theologische Realenzyklopädie 9 (1982), S. 399–404.
  • Claudia Moddelmog: "Stiftung oder Eigenkirche? Der Umgang mit Forschungskonzepten und die sächsischen Frauenklöster im 9. und 10. Jahrhundert." Ĉe: Wolfgang Huschner, Frank Rexroth (eld.): Gestiftete Zukunft im mittelalterlichen Europa. Festschrift für Michael Borgolte zum 60. Geburtstag. Akademie Verlag, Berlin 2008, ISBN 978-3-05-004475-0, p. 215–243 (interrete).
  • Enno Bünz: Art. "Eigenkirche", ĉe: Handwörterbuch zur deutschen Rechtsgeschichte, dua eldono, vol. 2/2008, kol. 1267–1269

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Gall, Ernst: "Eigenkirche". Ĉe: Reallexikon zur Deutschen Kunstgeschichte, vol. IV (1956), kol. 963–966 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]