Prov-eraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Provo kaj eraro dum kuirado de ovoj, sur la ŝeloj estas skribitaj la tempodaŭroj, kiam la ovoj estis kuiritaj provante atingi la deziratan rezulton.
En la unuaj radioj, la agorda ciferdisko ne estis kalibrita en kilohercojMHz kiel en modernaj aparatoj, do loki la staciojn postulis provon kaj eraron. En ĉi tiu bildo de 1922, la virino aŭskultanta la radion lokalizas staciojn kaj notas la numeron sur la ciferdisko, por ke ŝi povu retrovi ilin.

La esprimo prov-eraroprovo kaj eraro estas heŭristika metodo por la akiro de kono, kaj propozicia kaj procedura. Ĝi konsistas en provi alternativon kaj verigi ĉu ĝi funkcias. Se tiel, oni havas solvon. Male —erara rezulto— oni klopodas diferencan alternativon.

  • Orientado al solvoj: oni ne klopodas malkovri kial funkcias solvo. Oni aspiras nur al ties atingo.
  • Specifa problemo: ne temas pri ĝeneraligo de solvoj al aliaj problemoj.
  • Ne plej bona: klopodas trovi nur unu solvon: nek ĉiujn, nek la plej bonan.
  • Neceso de minimuma kono: oni proceduras al la temoj pri kiuj la kono estas en la fako, disĉiplino aŭ specializaĵo estas malmulta aŭ nula, por ekzemplo en scienca esplorado.
  • Kosta: oni postulas diversajn rimedojn por realigo, sed ne ĉiam estas certa pozitiva rezulto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ashby, W. R. (1960: Second Edition). Design for a Brain. Chapman & Hall: London.
  • Traill, R.R. (1978/2006). Molecular explanation for intelligence…, Brunel University Thesis, HDL.handle.net
  • Traill, R.R. (2008). Thinking by Molecule, Synapse, or both? — From Piaget’s Schema, to the Selecting/Editing of ncRNA. Ondwelle: Melbourne. Ondwelle.com — or French version Ondwelle.com.
  • Zippelius, R. (1991). Die experimentierende Methode im Recht (Trial and error in Jurisprudence), Academy of Science, Mainz, ISBN 3-515-05901-6