Provinco Al Mahra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Al Mahra
محافظة المهرة

gubernio de Jemeno
Bazaj informoj
Ĉefurbo Al Ghajda (aŭ Al Ghaida)
Areo 98 249 km²
Loĝantaro 89 093 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-MR
vdr

La provinco Al Mahra (arabe محافظة المهرة, latinliterigo Muḥāfaẓat Al Mahra - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Al Mahra) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la pleja oriento de la lando, lime al Omano.

Laŭ la stato de la censo de 2004 provinco havis 89 093 loĝantojn. La areo kovras 98 249 kvadratajn kilometrojn, kaj la loĝdenso rezulte estas po 0,9 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Al Ghajda (aŭ Al Ghaida).