Provinco Amran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Amran
عمران

gubernio de Jemeno
Bazaj informoj
Ĉefurbo Amran
Areo 7 900 km²
Loĝantaro 872 789 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-AM
vdr

La provinco 'Amran aŭ pli simple sen komenca prononcosigno Amran (arabe عمران, latinliterigo Muḥāfaẓat ʿAmrān - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Amran) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la nordokcidento de la lando.

Laŭ la stato de la censo de 2004 ĝi havis 872 789 loĝantojn. La provinca areo estas 7900 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 110,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Amran.