Provinco Arica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
provinco Arica

situo kadre de la regiono
situo kadre de la regiono
Bazaj informoj
Ĉefurbo Arica
Areo 8 726 km²
Loĝantaro 175 441 (stato: censo de 2002)
Information icon.svg
vdr

Provinco Arica (hispane Provincia de Arica) estas provinco de Ĉilio. Ĝis oktobro 2007 ĝi apartenis al la administra regiono Tarapakio - tiam ĝi kun la najbara provinco Parinacota estis dispartigitaj de la resta, pli suda parto de la regiono kaj nun konsistigas novan regionon "Arica kaj Parinacota". La provinco kovras teritorion de 8 726 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ la censo de 2002 havis 175 441 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 21 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Arica.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komunumo Arica - ĉefurbo Arica.
  2. Komunumo Camarones - ĉefurbo Cuya.