Provinco Burgoso
Burgoso (hispane Burgos) estas la nomo de hispana provinco, ĉirkaŭ la samnoma urbo en la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Leono. Ĝi estas unu el la naŭ provincoj kiuj kunformas tiun regionon.
La geografia etendo estas de 14.292 km² kaj en 2010 ĝi havis 374.826 loĝantojn.
Plej gravaj urboj: Aranda de Duero, Miranda de Ebro, Lerma.