Provinco Gabrovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

La provinco Gabrovo - bulgare Област Габрово (vidu la artikolon oblasto) - estas inter la plej malgrandaj el la 28 provincoj de la ŝtato kaj situas en la centro de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 137 460 homoj, el kiuj pli-malpli 49 procentaĵoj vivas en la administra centro Gabrovo. La provinco kovras areon de 2 023 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 4 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo EB.

la municipoj de la provinco