Provinco Karĝali
La provinco Karĝali - bulgare Област Кърджали (vidu la artikolon oblasto) - situas en la sudo de Bulgario, lime de Grekio, pli ekzakte lime de la grekiaj provincoj Ksantio, Rodopoj kaj Evroso. La provinco Karĝali havas loĝantaron de ĉirkaŭ 164 000 homoj, el kiuj pli-malpli 38 procentaĵoj vivas en la administra centro Karĝali. La provinco kovras areon de 3 209 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 7 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo K.
Blagoevgrad | Burgas | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Karĝali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazarĝik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofia provinco | urbo Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca